Ordo de Diservo (1907)

This Ordo de Diservo (1907) is one of the earliest hymn resources in Esperanto, and includes both some touching original Esperanto hymns and Anglican morning prayer. This was prepared for the third Universala Kongreso, held that year in Cambridge, England. (Esperanto Wikipedia article about the 3-a UK)

This text is transcribed from JPEG images published (start here) by Ros’ Haruo of Biblioteko Culbert, Seattle, based on scans made by Karl Heinz Schaeffer from a copy in the possession of the German Esperanto Library, Aalen. References to A & M, is to Hymns Ancient and Modern, for hymn tunes.

Please send corrections to me through the comment form. (I know about the numbering problems in some of the psalms.) Enjoy! Ĝoju!

Ordo de Diservo

Laŭ­ la Preĝlibro de la Angla Eklezio

Aprobita, post konsiliĝo kun Lia Ĉefepiskopa Moŝto, de la Episkopo de Ely

Tradukita de Rev. J. Cyprian Rust (Soham, Cambs.)

London: La Tria Kongreso (Cambridge, Aug. 10–17, 1907.) 13, Arundel Street, Strang, W.C.

[Preface]

“Daily News Printing Works”, St. Andrew’s Street, Cambridge

Ordo de Diservo

Oni stariĝas. (Himno, elekitita el la himnaro aldonita al tiu ĉi Diservo.)

Oni genufleksas.

Pastro: Ni preĝu.
Sinjoro, kompatu nin.

Popolo: Kristo, kompatu nin.

Pastro: Sinjoro, kompatu nin.

Ĉiuj kune: Patro nia, kiu estas en la ĉielo: Sanka estu Via nomo: Venu reĝeco Via: Estu volo Via, liel en la ĉielo, tiel ankaŭ­ sur la tero: Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ­: Kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn, kial ni ankaŭ­ pardonas al niaj ŝuldantoj: Kaj ne konduku nin en tenton: sed liberigu nin de malbono: ĉar Via estas la regado, la forto, kaj la gloro, eterne. Amen.

Pastro: Sinjoro, mafermu niajn lipojn.

Populo: Kia nia buŝo deklaros Vian laŭ­don.

Pastro: Dio, rapidu nin savi.

Populo: Sinjoro, ne prokrastu nin helpi.

Oni stariĝas.

Pastro: Gloro al la Patro, kaj al la Filo, kaj al la Spirito Sankta:

Populo: Kiel estis la komenco, nun estas ĉiam, kaj je l’eterneco. Amen.

Pastro: Aleluja: laŭ­du la Sinjoron.

Populo: Aleluja: la nomo de l’ Sinjoro estu laŭ­data.

(Sekvas la tri Psalmoj 95, 98, 100. Se mankas musiko, la Pastro kaj la Populo alternas legante la versetojn.)

Psalmo 95. (Venite Exultemus Domino.)

  1. Venu, ni kantu al la Sinjoro:
    Ni ĝojegu antaŭ­ la Roko de nia savo.
  2. Ni alproksmiĝu al Li kun laŭ­do:
    Ni ĝojegu antaŭ­ Li per psalmoj.
  3. Ĉar la Sinjoro estas granda Dio;
    Kaj granda reĝo super ĉiuj dioj,
  4. En kies mano estas la profundaĵoj de la tero,
    Kaj la altaĵoj de la montoj estas Liaj;
  5. Kies estas la maro, kaj Li kreis ĝin,
    Kaj Liaj manoj formigis la sekaĵon.
  6. Venu, ni adoru kaj riverencu,
    Kaj ni genufleksu antaŭ­ la Sinjoro nia Kreinto.
  7. Ĉar Li estas nia Dio,
    Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafaro de Lia mano.
  8. Hodiaŭ­ se vi aŭ­dos Lian voĉon, ne hardu viajn korojn:
    Kiel ĉe la ribelejo, kiel en la tago de la tento en la dezerto:
  9. Kiam viaj patroj tentis Min,
    Provis Min, kaj ankaŭ­ vidis Miajn faraĵojn.
  10. Kvardek jarojn Mi ĉagreniĝis pro tiu generacio, kaj diris,
    Ili estas popolo kiu forvagas en la koro, ne sciente Miajn vojojn:
  11. Al kiuj Mi ĵuris en Mia kolero,
    Ke ili ne eniru en mian ripozejon.

Gloro al la Patro, kaj al la Spirito Sankta: Kiel estis en la komenco, nun estas kaj ĉiam, kaj je l’eterneco. Amen.

Psalmo 98. (Cantate Domino.)

  1. Kantu al la Sinjoro novan kanton:
    Ĉar Li faris mirindaĵojn.
  2. Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako
    Plenumis por Li la venkon.
  3. La Sinjoro deklaris Sian savon:
    Antaŭ­ la okuloj de la nacioj Li malkaŝis Sian justecon.
  4. Li memoris Sian kompaton kaj veron al la domo de Israelo:
    Kaj ĉiuj limoj de la tero vidis la savon de nia Dio.
  5. Ĝojegu antaŭ­ la Sinjoro, tuta tero:
    Laŭ­tigu ekkreigon kai kanton kaj psalmon.
  6. Sonigu al la Sinjoro la harpon,
    La harpon kaj la voĉon de psalmo.
  7. Per kornoj kaj la sono de la trumpeto
    Ĝojegu antaŭ­ la Reĝo, la Sinjoro.
  8. Muĝu la maro, kaj ĝiaj plenaĵoj,
    La mondo, kaj la en ĝi enloĝantoj.
  9. Aplaŭ­du la riveroj, kaj la montoj kune kantu antaŭ­ la Sinjoro:
    Ĉar Li venas por juĝi la teron.
  10. Per justeco Li juĝos la mondon,
    Kaj la popolojn per verdiroj.

Gloro al la Patro, kaj al la Spirito Sankta:
Kiel estis en la komenco, nun estas kaj ĉiam, kaj je l’eterneco. Amen.

Psalmo 100. (Jubliate Deo.)

  1. Ĝojegu antaŭ­ la Sinjoro, tuta tero:
    Servu la Sinjoron kun feliĉeco, kaj venu antaŭ­ Li kun kanto.
  2. Sciu, ke La Sinjoro estas Dio:
    Li kreis nin, kaj ni estas Liaj, Lia popolo, kaj la ŝafoj de Lia paŝtejo.
  3. Eniru Liajn pordojn kun danko, kaj Liajn kortojn kun laŭ­do.
    Danku Lin, benu Lian nomon.
  4. Ĉar La Sinjoro estas bona; Lia kompato estas eterna,
    Kaj Lia vereco por ĉiuj generacioj.

Gloro al la Patro, kaj al la Spirito Sankta:
Kiel estis en la komenco, nun estas kaj ĉiam, kaj je l’eterneco. Amen.

Oni sidiĝas, krom la leganto.

(Sekvas la unua lekcio, kiu troviĝas en la dekunua ĉapitro de la profeto Jesajo.)

Kaj ĝermo elkrestos el la trunko de Jiŝijo, kaj branĉo el liaj radikoj fruktodonos. Kaj la Spirito de la Sinjoro restos sur Li, la Spirito de saĝeco kaj forteco, la Spirito de klereco kaj de la timo al la Sinjoro.: kaj li leriĝos pro la timo al la Sinjoro, kaj li ne juĝos laŭ­ la vido de siaj okuloj, nek decidos laŭ­ la aŭ­do de siaj oreloj, sed juste li juĝos la malriĉulojn, kaj senpartie li decidos por la humiluloj sur la tero. Kaj li batos la teron per la spiro de siaj lipoj li mortigos la malbonulon. Kaj justeco estos la zono de lia talio. Kaj la lupo loĝos kun la ŝafido, kaj la leopardo kuŝiĝos kun la kaptrido: kaj la bovido kaj la leonido kaj la stalbesto estos kune, kaj infaneto gvidos ilin. Kaj la bovino kaj la urso kunpaŝitiĝos; iliaj idoj kuŝiĝos kune; kaj la leono manĝos pajlon kiel al bovo. Kaj la suĉanta infano ludos sur la truo de la aspido, kaj la ĵus debrustigita metos sian manon sur la kuŝejo de la kolubro. Oni faros nek didekton nek detruon en mia tuta sankta monto: ĉar la tero estos plenigita je la kono de l’Sinjoro, liel la akvoj plenigas la maron.

Oni stariĝas.

Te Deum Laudamus.

  1. Ni laŭ­das Vin Dion: ni konfesas Vin la Sinjoro.
  2. Vin la eternan Patron: la tuta tero adoras.
  3. Al Vi ĉiuj anĝeloj laŭ­te kridas: la ĉieloj kaj ĉiuj la tieaj pontencoj:
    Al Vi Keruboj kaj Serafoj: senĉese proklamas:
    Sankta, Sankta, Sankta: Dio Sabaota;
    Ĉielo kaj tero pleniĝas: je l’majestro de Via gloro.
  4. La glora ĥoro de la Apostoloj: laŭ­das Vin:
  5. La laŭ­dina anaro de la Profetoj: laŭ­das Vin:
  6. La blankevestita armeo de la Martiroj: laŭ­das Vin:
  7. La Sankta eklezio tra la tuta mondo: konfesas Vin,
  8. La Patro: de senlima majesto:
  9. Via adorninda, vera: kaj sola Filo;
  10. Ankaŭ­ la Sankta Spirito: la Paraklito.
  11. Vi estas la Reĝo de gloro: Ho Kristo:
  12. Vi estas la eterna Filo de la Patro.
  13. Vi, surmetante la homecon por liberigi ĝin: ne malestimis la Virgulinan ventron:
  14. Vi, venkinte la pikilon de la morto: malfermis la ĉielestadon al ĉiuj kredantoj.
  15. Vi sidas je l’dekstra mano de Dio: en la gloro de la Patro.
  16. Ni kredas ke Vi venos: pro esti nia juĝanto:
  17. Vin do ni petas, helpu Viajn servantojn: kiujn Vi elaĉetis per Via multekosta sango.
  18. Igu ilin ennombriĝi rn Vian sanktularon: en gloro eterna.
  19. Sinjoro, savu Vian populon: kaj benu Vian heredaĵon.
  20. Gvidu ilin: kaj levu ilin ĝis la eterneco.
  21. Tagon post tago: ni benas Vin.
  22. Kaj ni laŭ­das Vian nomon: je la eterneco.
  23. Bonvolu, Sinjoro: konservi nin hodiaŭ­ sen peko.
  24. Kompatu nin, Sinjoro: kompatu nin.
  25. Estu sur ni Via kompateco: kiel nia konfigo estas en Vi.
  26. En Vi, Sinjoro, mi konfidas: ne lasu min por ĉiam malesperiĝi.

Oni sidiĝas, from la leganto.

(Sekvas la dua lekcio, kiu troviĝas en la dektria ĉapitro de la unua epistolo de Sankta Paŭ­lo al la Korintianoj.)

Kvankam mi parolas la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, se mi ne havas amon, mi fariĝas kiel sonanta metalo, aŭ­ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedas la profetpovon, kaj konas ĉiujn misterojn, kaj ĉiun sciadon: kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, kaj ne havas amon, mi estas nenio. Kaj se mi disdonus miajn havaĵojn por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasas mian korpon bruliĝi, sed ne havas amon, tio profitas min neniel. La amo longe suferas, kaj bonfaras: la amo ne envias; la amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensadas malbonon: ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun la vereco: ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion paciencas. La amo neniam pereas: sed, ĉu estas profetadoj, ili foriĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu sciado, ĝi foriĝos. Ĉar ni parte scias, kaj parte profetadas: sed kiam la perfekteco estos veninta, tiam la laŭ­parta afero foriĝos. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; sed kiam mi fariĝis viro, mi forigis la infanaĵojn. Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele: sed tiam okulon ĉe okulo: nun mi konas parte; sed tiam mi konos same kiel mi ankaŭ­ estas konata. Restas do nun la fido, la espero, la amo, tiuj ĉi tri: sed la plej granda el tiuj ĉi estas la amo.

Deus Misereatur

Oni stariĝas.

  1. Dio kompatu nin kaj benu nin:
    Kaj sur nin lumigu sian vizaĝon.
  2. Por ke Via vojo fariĝu sciata sur la tero:
    Kaj tra ĉiuj nacioj Via savo.
  3. Laŭ­du Vin, Dio, la popoloj:
    Laŭ­du Vin ĉiuj la popoloj.
  4. Feliĉiĝu la gentoj kaj kantu:
    Ĉar Vi juĝos la popolojn per verdiroj, kaj gvidos la gentojn sur la tero.
  5. Laŭ­du Vin, Dio, la popoloj;
    Laŭ­du Vin ĉiuj la popoloj.
  6. Tiam la tero liveros sian frukton:
    Kaj benos nin Dio, nia Dio.
  7. Benos nin Dio:
    Kaj ĉiuj la limoj de la tero timos Lin.

Gloro al la Patro, kaj al la Spirito Sankta:
Kiel estis en la komenco, nun estas kaj ĉiam, kaj je l’eterneco. Amen.

Symbolum Apostolorum.

Ĉiuj kune.

Mi kredas je Dio la Patro ĉiopova, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero:

Kaj je Jesuo Kristo Lia sola Filo, nia Sinjoro nia: Kiu enkarniĝis per la Santka Spirito: nakiĝis el la Virgulino Mario: suferis sub Pontio Pilato: krucumiĝis, mortis, entombiĝis: malsupreniris en inferon: La trian tagon Li reviviĝis el la mortintoj: Li supreniris en ĉielon: kaj sidas je la dekstra mano de Dio, la Patro ĉiopova. De tie Li revenos por juĝi la vivulojn kaj la mortintojn.

Mi kredas je la Sankta Spirito: La Sankta Katolika Eklezio: la interkuniĝo de la Sanktuloj, la pardono de pekoj, la revivigo de la korpo: kaj la vivo eterna. Amen.

Pastro: La Sinjoro estu kin vi.

Popolo: Kaj kun via spirito.

Pastro: Ni preĝu.

Oni genufleksas.

Pastro: Sinjoro, montru al ni Vian kompatecon.

Popolo: Kaj donacu al ni Vian savon.

Pastro: Sinjoro, savu la reĝon.

Popolo: Kaj kompate aŭ­skultu, kiam ni preĝas al Vi.

Pastro: Vestu Viajn pastrojn per justeco.

Popolo: Kaj ĝojigu Viajn elektitojn.

Pastro: Sinjoro, savu Vian populon.

Popolo: Kaj benu Vian heredaĵon.

Pastro: Donu pacon en nia tempo, Sinjoro.

Popolo: Ĉar neniu estas nia protektanto, krom Vi sola, Dio.

Pastro: Dio, purigu niajn korojn en ni.

Popolo: Kaj ne forprenu de ni Vian Sanktan Spiriton.

La Tri Preĝetoj

La unua preĝeto, pri la Amo.

Sinjoro, kiu nin instruas, ke ĉiuj niaj faraĵoj sen la amo estas indaj je nenio: sendu Vian Sanktan Spiriton, kaj enirigu en niajn korojn tiun plej bonan donacon, la amon, la veran ligilon de la paco kaj de ĉiaj virtoj, sen kiu ĉiu vivanto aperas kiel mortinto antaŭ­ Vi: pro Jesuo Kristo, Via sola Filo. Amen.

La dua preĝeo, pro la Paco.

Dio, el kiu devenas ĉiuj sanktaj deziroj, ĉiuj bonaj konsiloj, kaj ĉiuj justaj faraĵoj: donu al Viaj Servantoj tiun pacon, kiun la mondo ne povas doni, por ke niaj koroj konstante celu obei al Viaj ordonoj, kaj ankaŭ­ ke ni, gardataj de Vi kontraŭ­ la timo pro naij malamikoj, pasigu nian tempon trankvile kaj kviete: per la meritoj de Jesuo Kristo, nia Savinto. Amen.

La tria preĝeto, pro Dia Protekto.

Matene: Sinjoro, nia ĉiela Patro, kiu konservis nin ĝis la komenco de tiu ĉi tago: protektu nin tra ĝia daŭ­ro per Via forta potenco: kaj permesu ke hodiaŭ­ ni nek falu en ian pekon, nek kuru en ian danĝeron: sed ke ĉiuj niaj faraĵoj estu ordataj per Via gvido, tiel ke ni faru tion kio estas justa antaŭ­ Vi: pro Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Vespere: Lumigu nian mallumon, ni petas Vin, Sinjoro: kaj laŭ­ Via granda kompato protektu nin kontraŭ­ ĉiuj danĝeroj kaj timindaĵoj de tiu ĉi nokto: pro la amo de Via sola Filo, nia Savinto, Jesuo Kristo. Amen.

Oni stariĝas.

Himno, elektita el al aldonita Himnaro.

Oni genufleksas.

Preĝo por Ĉiuspecaj Homoj.

Dio, Kreinto kaj konservanto de la tuta homaro, ni petas Vin humile por homoj en ĉiaj statoj kaj cirkonstancoj, ke Vi bonvolu konigi Viajn vojojnal ili, Vian savon tra ĉiuj nacioj. Precipe, ni preĝas pri la bonstato de la Katolika eklezio: ke ĝi estu tiel gvidata kaj regata de Vin bona Spirito, ke ĉiuj, kiuj profesias kaj nomas sin Kristanoj, estu kondukataj en la vojon de l’vereco, kaj tenu la kredon de unueco de spirito, laŭ­ la ligilo de paco, kaj kun praveco de vivado. Fine, ni konfidas al Via Patra boneco ĉiujn, kiuj iamaniere suferas aŭ­ doloriĝas, ĉu spirite, ĉu korpe, ĉu state: ke plaĉu al Vi komfortigi kaj helpi ilin, laŭ­ iliaj diversaj bezonoj: kaj doni al ili paciencon sub ilia suferado kaj feliĉan eliron el ĉiuj malĝojoj. Tion ni petas pro Jesuo Kristo. Amen.

Generala Dankesprimo.

Ĉiopova Dio, Patro de ĉiaj bonfaraĵoj, ni Viaj neindaj servantoj donis al Vi humilajn kaj korajn dankojn pro ĉiu Via boneco al ni kaj al ĉiuj homoj. Ni benas Vin pro nia kreo, konservo, kaj ĉiuj la benoj de tiu ĉi vivo: sed, antaŭ­ ĉio, pro Via nekalkulebla amo en la elaĉeto de la mondo per nia Sinjoro Jesuo Kristo, pro la peroj de spirit-helpo, kaj pro la espero de gloro. Kaj ni petas Vin doni al ni tian taŭ­gan senton pro ĉiuj Viaj benoj, ke niaj koroj estu sentrompe dankemaj, kaj ke ni deklaru Vian laŭ­don, ne nur per niaj lipoj, sed ankaŭ­ per nia vivado, donate nin al Via servo, kaj marŝante antaŭ­ Vi en sankteco kaj justeco ĉiujn naijn tagojn: pro Jesuo Kristo, nia Sinjoro, al kiu, kun Vi kaj la Sankta Spirito, estu ĉia honoro kaj gloro, je l’eterneco. Amen.

Preĝo de Santka Ĥrisostomo

Sinjoro, kiu permesas nin nuntempe fari al Vi niajn komunajn preĝojn unuanime, kaj promesas ke, kiam du aŭ­ tri estas kunvenintaj en Via nomo, Vi plenumos iliajn petojn: plenumu nun la dezirojn petojn de Viaj servantoj, kiel estos plej oportune por ili, donante al ili en tiu ĉi vivo la sciadon de Via vero, kaj la estonta mondo vivon eternon. Amen.

El 2 Kor. ĉap. 13.

La favoro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj la amo de Dio, kaj la kuniĝo de la Sankta Spirito, estu kun ni ĉiuj por ĉiam. Amen.

Oni stariĝas.

Himno, elektita el la Himnaro.

Sekvas la Prediko.

Oni sidiĝas.

Ĉe la fino de la prediko la predikinto diras: —

Oni stariĝas.

Kaj nun al Dio, Patro, Filo, kaj Sankta Spirito, estu honoro kaj laŭ­do kaj gloro, nun kaj je l’eterneco. Amen.

Doksologio.

Estu nun laŭ­data Dio,
Ĉiam, ĉie kaj de ĉio, —
Sur la tero de l’homaro,
De l’ĉiela anĝelaro;
Dio, la vivdona fonto,
La beninto kaj benonto,
La benonto kaj benito,
Patro, Filo, kaj Spirito.

genufleksas.

La predikinto

La beno de la ĉiupova Dio, Patro, Filo, kaj Sankta Spirito, estu sur vin, kaj restu kun vi, por ĉiam. Amen.

Doksologio

Esperanta Himno

A & M 25 aŭ­ 427

Ho! Kreinto de l’homaro!
Nin regardu tie ĉi;
Benu la Societanojn
Kunvenintajn antaŭ­ Vi.
Por ke laŭ­du ĉiu kor’
Helpu nin per Difavor’.

Ho! Savinto de la mondo,
Kiu vivis sur la ter’,
Kaj al no ekzemplon donis
Per laboro kaj sufer’;
Por ke danku ĉiu kor’,
Helpu nin per Difavor’

Konsolanto de mortontoj!
Kies am’ en ĉiu hom’
Enloĝante, nur penadas
Ke li estu sankta dom’;
Por ke amu ĉiu kor’,
Helpu nin per Difavor’.

Patro, Filo, kaj Spirito!
gardu, benu, helpu nin;
Tiam niaj Societoj
Plaĉos kaj glorigos Vin;
Por ke servu ĉiu kor’,
Helpu nin per Difavor’.

Originala verko: Clarence Bicknell.

2. Pli-Esperanta Himno

A & M 274 aŭ­ 76.

Patro nia! ni alvenis
Trans la lando, trans la mar’;
Kaj per unu lingvo laŭ­das
Vin, la Patron de l’homar’.

La espero por frateco
Estis la gvidanta stel’;
La finiĝo de malpacoj
Estas nia sankta cel’.

Ekrompiĝas nun l’antikva
Interhoma barikad’;
Nin kunligas unu ilo,
Sama lingva parolad’.

Patro! ankaŭ­ niajn korojn
Ligu kune pli kaj pli,
Por ke ni frataro iĝu,
Unu vera famili’.

Nun donacu Vian benon
Al ni kaj al nia cel’,
Ĝis l’Espero nia sankta
Plenumiĝos en ĉiel’.

Originala verko: Clarence Bicknell.

3. Plej-Esperanta Himno.

A & M 252.

Per unu kor’ kaj lingvo, Bona Di’,
Petantaj Vian benon, venas ni;
Por ni kaj niaj fratoj trans la mar’,
La anoj de la Esperantistar’.

Ni nur klopodas por homarprogres’;
Do estu ben’ sur tiu ĉi kongre’;
Kaj ĉiu penso, ago, aŭ­ parol’
Ne kontraŭ­staru al la Via vol’.

Por l’estonteco benon petas ni;
Laboru ni kun kora energi’;
Antaŭ­en iru, kaj la verda stel’
Nin gvidu glore al la fina cel’.

Originala verko: Clarence Bicknell.

4. Paca Himno

A & M 165 aŭ­ 477.

El multaj landoj kaj nacioj
Hodiaŭ­ ni alvenas;
Kaj antaŭ­ Vi, amanta Patro,
Ni Vian Nomon benas.

La montoj kaj la oceanoj
Naciojn apartigas;
Malsamaj lingvoj kaj kutimoj
De raso nin disigas.

Sed ni hodiaŭ­ Vian gloron
Per unu lingvo laŭ­das,
Kaj niajn pensojn, niajn kantojn
Vi harmonie aŭ­das.

Do unuvoĉe ni petegas
“Donacu la favoron
Por ke ni estu veraj fratoj
Kaj havu unu koron.”

“Malamoj kaj ĵaluzoj ĉesu,
La militad’ finiĝu;
Ĝis baldaŭ­ la homar’ estonta
Per amo unuiĝu.”

Originala verko: Clarence Bicknell.

5. Nun Estu Di’ Laŭ­data.

(Now thank we all our God.)

A & M 379.

Nun estu Di’ laŭ­data
Per manoj, voĉoj, koroj!
La tuta mondo ĝojas
Pro Liaj bonfavoroj!
De nia infaneco
Li nin beninta estas,
Kaj Liaj amdonacoj
Kun ni hodiaŭ­ restas.

Li, Dio malavara,
Dum nia vivovojo
Benadu niajn korojn
Per paco kaj per ĝojo;
Li gardu de danĝeroj,
Li donu bonfavoron,
Kaj de l’malbono gardu
Nin nun kaj ĉiun horon.

Nun estu nia Dio
Per nia kant’ laŭdata;
La Patro, Fil’, Spirito,
Egale adorata.
De homoj sur la tero
Kay de la anĝelaroj
Al Dio laŭ­doj estu
Dun la eternaj jaroj.

Originala verko: C. Bicknell.

6. Turnu Ĉiu Koro

A & M 188 aŭ­ 234.

Turnu ĉiu koro
Sin al la Sinjoro
Kaj sur la kunveno
Estos plena beno.

Estu kun ni, Dio,
Via familio,
Pensojn purigante,
Amon varmigante.

De l’ŝafaro, Kristo,
Estu la paŝisto;
Senfortulojn vidu,
Vagemulojn gvidu.

Vi, Spirito bona,
Paca, esperdona,
Savu nin d l’provoj
De malbonaj povoj.

Originala verko: J. C. Rust.

7. Ho, Patro Di’, Mi Vagas Malproksime.

(My God, my Father, while I stray)

A & M 214 aŭ­ 264.

Ho, Patro Di’, mi vagas malproksime
De hejm’ sur ŝtona vojo; min inspiru
Por ke kor’ mia, instruite, diru
Estu Volo Via.

Kvankam dolora mia sorto estas,
Mi volus trankviliĝi, ne sopori,
Aŭ­ tiun Didonitan preĝon diri
Estu Volo Via.

Se pro ĉagren’ kaj izolec’ mi ĝemus,
Ĉar l’amikar’ forpasis el la mondo,
Mi nur humile preĝus, per respondo,
Estu Volo Via.

Se Vi postulus ke me ion donu
La plej ŝatitan; ne propraĵan mian
Redonus mi al Vi, sed nur la Vian;
Estu Volo Via.

Se la Spirito dolĉa kiel gasto,
Benadus mian koron la mizeran,
Al Vi, mi lasus sorton la ceteran:
Estu Volo Via.

Vi mian volon ĉiam renovigu;
Kunligu ĝin kun Via vol’; forprenu
Malhelpon ĉiun; ne la preĝo ĝenu,
Estu Volo Via

Tradukis — Clarence Bicknell.

8. Laculoj, Al Mi Venu.

(Come unto me, ye weary)

A & M 256.

“Laculoj, al Mi venu,
Ĉar Mi ripozon donas!”
Ho voĉo de Jesuo!
Al kor’ ĝi dolĉe sonas.
Pri ben’, pardon’, favoro,
Pri paco ĝi parolas;
Pri ĝoj’ kaj amo kiun
Senfine nin konsolas.

“Vagatoj, al Mi venu,
En Mi la lum’ troviĝas.”
Ho voĉo de Jesuo!
Per ĝi la nokt’ heliĝas.
Kun koro ĝojmalplena
Mi perdis mian vojon,
Sed Li, je la tagiĝo,
Alportis kantoĝojon.

“Ho senfortuloj, venu,
Mi donas vivpokalon.”
Ho voĉo de Jesuo!
Ĝi venkas la batalon.
De malamik’ sovaĝa.
Daŭ­riĝas la atakoj,
Sed Li nin fortigos.
Per Siaj povaj brakoj.

“Kaj lin, al Mi venitan,
Neniam Mi forigos.”
Ho voĉo akceptinda!
La dubojn ĝi klarigos.
Ĝi nin pekulojn vokas,
Malgraŭ­ pekado nia
Je tia am’ malinda
Al koro dolĉa Lia.

Tradukis — Calrence Bicknell.

9. Reĉeco Dia Venu

(Thy kingdom come, O Christ).

A & M 217, 98, aŭ­ 215.

Reĝeco Dia venu
Komencu Krist-regado!
Kaj Lia pov’ disrompu
La ĉenojn de pekado,
Ĉar kie regas paco,
Kaj amo kaj pureco?
Kaj kiam sur la tero
Estas ĉiel-justeco?

Ĉu Vi mem ne promesis
Ke militad’ finiĝos,
Kaj avarec’, perforto,
Kaj krimoj neniiĝos?
Ni petas Vin, Leviĝu,
Kaj tre potence venu,
Por ke Vi atendantjn
Okulojn niajn benu.

Pekuloj Vin malŝatas,
La Diŝafar’ mortiĝas,
Kaj per hontindaj agoj
Homkoroj malvarmiĝas.
Ankoraŭ­ ĉiujn landojn
Surkovros nokt-kurteno;
Venu, nek plu kuŝiĝu,
Ho! Suno de l’mateno!

Tradukis — Clarence Bicknell.

10. “Ho Dio Ĉiopova, Vivofonto!”

A & M 12 aŭ­ Bristol Tune Book 624 (“Ellers”)

Ho! Dio ĉiopova, vivofonto!
Al ni fortecon Vian donacadu,
Por ke kuraĝe kaj senŝanceliĝe
Ni ĝoje devojn niajn plenumadu.

Ho! glora Sun’ eterna de justeco,
Sur nin elverŝu lumon el ĉielo,
Por ke la vojon de la ver’ ni vidu,
Kaj rekte marŝu al la vivocelo.

Ho! Patro tre kompata kaj indulga,
Pro pekoj ne forlasu filojn Viajn,
Sed ĉiujn la Spirito Sankta benu
Por ke ni amu Vin kaj fratojn niajn.

Originalo verko — Clarence Bicknell.

11. Dio de L’viv, De Nia Savo, Dio!

(Lord of our life and God of our salvation,)

A & M 214

Dio de l’viv’, de nia savo, Dio!
Stelo de l’nokt’, Espero de nacio!
Aŭ­du la preĝojn el la eklezio,
Di’ ĉiopova!

Vidu! l’ondar’ la ŝipon ĉirkaŭ­prenas;
Vidu! l’armilojn malamikoj tenas;
Vidu! la sagoj nin mortigi penas;
Vi povas savi.

Hom’ ne utilas, sed Vi nin protektos;
Tentas pekado, sed Vi nin korektos;
Mort’ kaj infer’ la Viajn difektos:
Pacon donacu.

Helpu nin ĝis malamik’ nuliĝos;
Montru la veron, kaj li konvertiĝos;
Donu la pacon, kaj, se ni puriĝos,
Pacon ĉielan.

Tradukis — Clarence [Bicknell]

12. “Ho Anĝeloj! La Sinjoron Adoradu en Ĉielo!”

(Praise the Lord, ye Heavens adore Him.)

A & M 148.

Ho anĝeloj! la sinjoron
Adoradu en ĉielo!
Ĝoje laŭ­du kaj ĉiu stelo!
Laŭ­du Lin, ĉar Li parolis,
Kaj la mondoj Lin obeis,
Per la leĝoj neŝanĝeblaj
Kiujn Li por iki kreis.

Ho! Laŭ­dadu la Sinjoron!
Ĉiam daŭ­ros Lia Vorto!
Venkos Lia sanktularo,
Neniiĝos peko, morto.
Laŭ­du Dion, la Savinton,
Lian povon proklamadu!
Ter’, ĉiel, estaĵo ĉiu,
Lian Nomon adoradu!

Tradukis — Clarence Bicknell

13. Ho! Kiel Dolĉe Al Orelo La Nom Jesuo Sonas!

(How sweet the name of Jesus sounds)

Ho’ kiel dolĉe al orelo
La Nom’ Jesuo sonas!
Ĉagrenojn, timojn Ĝi forpelas,
Al vundoj sanon donas.

Spirito-sanigil’ Ĝi estas,
Kaj pac’ al kor’ senpaca;
Manao por l’anim’ malsata,
Ripozo por la laca.

Ĝi estas ŝildo, kaj ŝtonego
Por domo aŭ­ kaŝejo,
Kaj per favoroj plenigita,
Riĉega trezorejo.

Ho Vi! Pastisto, Edz’, Amiko,
Profeto, Pastro, Reĝo!
Sinjoro, Vivo, Vojo, Fino!
Jen mia kora preĝo.

Mi penas ami, sed malforte;
Mi pensas sed nekore;
Sed kiam mi pli klare vidos,
Mi laŭ­dos pli fervore.

Ĝis tian ĉia elspiraĵo
Pri Via am’ parolu,
Kaj min mortantan la muziko
De Via Nom’ konsolu.

Tradukis — Clarence Bicknell.

14. Sanktuloj sur la Tero Kanu.

(Let saints on earth in concert sing.)

Sanktuloj sur la tero kantu
Kun tiuj jam mortintaj,
Ĉar la servistoj de la Reĝo
Estas unuiĝintaj.

Ni unu familio estas
Kaj eklezi’, en tero
Aŭ­ en ĉiel’, sed nin disigas
Mallarĝa mort-rivero.

La soldatar’ de l’viva Dio
Ordonon Lian benas;
L’akvegon parto jam transiris,
Aliaj nun alvenas.

Spiritoj iuj nun forpaŝas
En la eternan lokon,
Kaj iuj ĉe l’rivero-bordo
Atendas la alvokon.

Jesuo! gvidu nin konstante,
Ĝis, je l’trumpet’ anĝela,
Jordan’ disiĝos kaj aperos
La hejmo enĉiela.

Tradukis — Clarence Bicknell

15. Psamlo XXIII.

Ĉar la Sinjor’. Pâstisto mai,
Herbejon verdan donas,
Kaj min kuŝigas ĉe la fontoj,
Nenion mi bezonas.

Animon mian subtenante
Per Sia fideleco,
Pro Sia Nom’ Lia min kondukos
En vojojn de justeco.

Se eĉ en la malluman valon
De morto mi promenos,
Mi ne ektimos; Li ĉeestos,
Kaj Lia man’ subtenos.

Se malamikoj min ĉirkaŭ­os
Li festenegon faros;
Oleon sur kap’ mia verŝos
Kaj vinon Li ne ŝparos.

Kompato Lia min sekvados
Kun am’ por ĉiu horo,
Ĝis mi atingos post la morto
La hejmon de l’Sinjoro

Tradukis — Clarence Bicknell

16. Ĉiela Lumo

A & M 266

Ĉiela Lumo, tra la mondnebulo
Gvidu antaŭ­en.
Al mi, de l’patra hejmo forvagulo,
Gvidu antaŭ­en.
Ne sopirante malproksiman vidon
Mi preĝas nur por ĉiu paŝo gvidon.

Ne ĉiam faris preĝon mi ĉi-tian.
Gvidu antaŭ­en.
Sed nun elektu vi la vijin mian,
Gvidu antaŭ­en.
Tiam pleniĝis mi je l’fieremo;
Ne pensu pri pasinta malsaĝemo.

Vi kies povo gvidis min estinte.
Sendube gvidos,
Ĝis mi, barilojn ĉiujn transpasinte,
Matenon vidos,
Rerenkontante kun ĝojplena koro
Ĉiujn amatojn en anĝela ĥoro.

Al Dio gvido min, en simpla kredo
(Laŭ­ tiu vojo
En kiu paŝis Via mem piedo)
Ĝis hejma ĝojo;
Ripozi post la monda batalado
En paca eterneco de vivado.

Tradukis — M. C. Butler

17. Restu Kun Mi.

(Abide with me.)

A & M 27.

Restu kun mi: forestas jam la sun’;
Kreskas mallumo; vesperiĝas nun;
Kiam amikojn plu ne havos mi,
Forta Helpanto, tiam restu Vi.

Homa vivtag’ al fin’ rapidas for;
Ĝojoj forpasas, ĉesas monda glor’;
ŭœanĝojn sennombrajn ĉie vidas mi;
Ho; Senŝanĝulo, restu ĉiam Vi.

Ne kun teruroj, Reĝo de reĝar’,
Sed malsevera, ema je bonfar’,
Kun simpatio por mizera kri’;
Tiel, ho Di’, mi preĝas, restu Vi.

Restu kun mi dum ĉiu vivmoment’;
Sen Via helpo cedus mi al tent’.
Kiu subtenas min se mankus Vi?
Tage kaj nokte restu do kun me.

Ne timas iun mi, kun Via ben’;
Ĉion renkontas brave sen ĉagren’;
Super la tombo, ja triumfas mi;
Morto venkiĝas se nur restas Vi.

Ĉe la vivfino, kiel gvida stel’
Tra la mallum’, direktu al ĉiel’;
Ombroj forkuras antaŭ­ la radi’;
Dum viv’, dum mort’, ho Dio, restu Vi.

Tradukis — M. C. Butler

18. Jen la Tag’ Finiĝas.

(Now the day is over).

A & M 346.

Jen la tag’ finiĝas,
Nokto venas nun,
Ombroj de l’vespero
Sekvas post la sun’.
Nun mallump kreskas,
Brilas la stelar’,
Birdoj, bestoj, floroj,
Dormas en l’arbar’!

Nun, Jesu’ ripozon
Donu al lacul’:
Sin per beno via
Fermu la okul’!
Sonĝojn pri ĉielo
Sonĝu infanar’!
Gardu la maristojn
Sur la blua mar’!

Ĉiun suferanton
Helpu en dolor’!
La pekonton tenu
En malbona hor’!
Dum la tuta nokto
Mi petegas vin
Kovri, per flugiloj
De anĝeloj, min.

Kiam mi vekiĝos,
Tiam estu mi,
Pura, freŝa, bona,
En l’okul’ de Di’!
Al la Patro, Filo,
Kaj Spirito, ni
Laŭ­do je eterne,
Tri, sed unu Di’!

Tradukis — W. M. Page.

19. Laŭ­du Dion, La Sinjoron.

A & M 436.

Laŭ­du Dionm la Sinjoron,
Kun ĉiela anĝelar’,
Donu vi al Li adoron
Suno, luno, kaj stelar’:
Ho! parolis la Beninto
Kaj la voĉo vokas min,
Lernos ni, laŭ­dante Lin.

23. El la Bela Mondo.

A & M 107 aŭ­ 194 aŭ­ Northcoates.

El la bela mondo
Nun la korojn ni
Levas dankdonante,
Ĉiopova Di’!

Dankon pro la ĝojo
Kiun tie ĉi
Ni geknaboj trovas,
Granda, glora Di’!

Dum la tuta vivo
Tenu apud Vi
Niajn homajn korojn,
Bonfaranta Di’!

Originala verko — R. W. Eland.

24. “Marŝu Ĉiu Paca, Pia Militist’.”

A & M 391.

Marŝu ĉiu paca,
Pia militist’
Sub standard’ de l’kruco
Pro Jesuo Krist’
Nia sankta Estro
Gvidos nin al bon’
Al batal’ — antaŭ­en!
Jen, triumfa ŝon’.
Marŝu ĉiu paca,
Pia militst’
Sub standard’ de l’kruco
Pro Jesuo Krist’.

Jen triumfa signo’
Venkis Kristanar’
Kaj Satan’ pereas
Kun Satananar’
Falas fundamentaj
Muroj de l’Infer’!
Laŭ­dkantad’ eksonu
Ĉie sur la ter’
Marŝu ĉiu paca, k.t.p.

Vanta kaj pasema
Estas reĝa fron’,
Firma kaj ĉiama
Staras Dia tron’.
Kaj neniam falos
Dia eklezi’
Tion ka promesis
Kristo mem al ni.
Tial marŝu ciu,
Paca militist’, k.t.p.

Ĉiu do aliĝu
Al feliĉa ĥor’
Nia kant’ eksonu
En triumfa hor’.
Ĉie kaj ĉiame
Miljar’ post miljar’
Pro laŭ­dad’ al Kristo
Kantu la homar’.
Marŝu ĉiu paca,

Tradukita de: Ad. Schafer

25. Vin ni Proklamas.

A & M 384; aŭ­ C.H. 336

Vin ni proklamas, granda Di’,
Kun ĝoja adorado,
Kaj kantas laŭ­te nun al Vi,
Pri Via amzorgado
En hela ĥor’ la Sanktular’,
Ĉe Via tron’ starante,
Kaj ni, de l’tero kaj de l’mar,
Vin laŭ­das kunpreĝante.

O bonfaranta ama Di’,
Aŭ­tor’ de l’lum’ supera,
Deiru de ĉiel’ al ni
La don’ de l’vivo vera.
Kaj ĉiam Sankta la Spirit’,
Dun ĝojo kaj malĝojo,
Vizitu, benu, la Benit’, Sur nai tera vojo.

Dum antaŭ­ Via glora tron’
Sanktuloj kronojn ĵetas,
Akceptu Viajn, Font’ de l’Bon’,
Servantojn, ni Vin petas.
Kaj ĉiam Sankta la Spirit’,
Dum ĝojo kaj malĝojo’
Vizitu, benu, la Benit’,
Sur nia tera vojo.

Verkis — D. H. Lamert.

26. Dankesprimo Post la Manĝo.

Humilege por ĉi tio
Danku ni al Santka Dio
Kaj por ĉio ricevita
Estu Lia Nom’ benita.

Originala verko: D. H. Lambert.

One Reply to “Ordo de Diservo (1907)”

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *